Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Malgaja Maĉjo sidis en sia ĉambro, ĉar kvankam li devis fariĝi reĝo, li perdis la patron. Li rememoris sian patrinon. Kvankam ŝi estis reĝino, ŝi tute ne estis fiera — ŝi ludis kun li, ŝi orde starigis ŝtupetojn kun li, ŝi rakontis al li interesajn rakontojn, montris bildetojn en libroj — li malpli ofte vidis sian patron, ĉar la reĝo jen forveturis al militistaro, jen vizitis fremdajn regantojn aŭ akceptis ilin ĉe si. Sed okazis, ke la reĝo trovis ankaŭ liberan tempon por Maĉjo, kaj tiam li amuziĝis kun Maĉjo per keglado aŭ per promenrajdado — la reĝo sur ĉevalo, Maĉjo sur ĉevalido — en longaj aleoj de la reĝa parko. Kaj kio estos nun? Ĉiam tiu ĉi fremdlanda edukanto, kiu havas tian mienon, kvazaŭ li eltrinkus plenglason da forta vinagro.

Ĉu vi pensas, ke estas tiel agrable, esti reĝo? Tute ne! Se estas milito, oni povas almenaŭ batali, sed kion reĝo devus fari dum pactempo? Malgaja estis Maĉjo, sidante sola en sia ĉambro, kiam li observis tra parkokradoj gajajn amuzojn de servistaro en la reĝa korto.

Sep knaboj amuziĝis — kiel plej ofte — per militludado. Ilin komandis, ekzercadis kaj por atako kondukis ne granda, sed tre gaja knabo. Oni nomis lin Felek.

Maĉjo tre deziris voki lin kaj iom interparoli kun li tra la kradoj, sed li ne sciis, ĉu tio estas permesita; li ne sciis ankaŭ, kion diri kaj kiel komenci interparolon.

Dume en la stratoj oni surgluis grandajn afiŝojn pri Maĉjo, kiu fariĝis reĝo kaj salutas siajn regatojn, ke restos la samaj antaŭaj ministroj, kiuj helpados