Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la junan reĝon en laborado. En ĉiuj vendejoj fotografaĵoj de Maĉjo estis videblaj: Maĉjo sur ĉevalido, Maĉjo en marista vesto, Maĉjo en militista eleganta uniformo, Maĉjo dum militista revuo. Oni vidigis lin ankaŭ per kinematografo en teatro, en ĉiuj semajnaj gazetoj en- kaj eksterlandaj — ĉie estis Maĉjo, kaj vere oni amis Maĉjon. Pli maljunaj homoj kompatis lin, ke tia malgrandulo perdis la gepatrojn, knaboj ĝojis, ke inter ili troviĝis eĉ unu, kiun ĉiuj estas devigataj aŭskulti, antaŭ kiu eĉ generaloj devas stari atente kaj plenkreskaj militistoj prezentas batalilojn. Al knabinoj tre plaĉis tiu ĉi malgranda knabo sur gracia ĉevalo, kaj plej multe amis lin la orfoj. Kiam la reĝino ankoraŭ vivis, ŝi sendadis ĉiam en orfan hejmon bombonojn, kiam ŝi mortis, la reĝo ordonis daŭrigi la sendadon, kaj poste, kvankam Maĉjo tute ne sciis tion, oni jam de longe en lia nomo sendadis por infanoj sukeraĵojn kaj ludilojn.

Kelkajn monatojn post tronsuriro okazis, ke Maĉjo famiĝis, tio signifas, ke ĉiuj parolis pri li, ne pro tio, ke li estis reĝo, sed pro tio, ke li faris ion, kio plaĉis al ĉiuj. Jen mi rakontos, kiamaniere tio okazis. Maĉjo petis sian kuraciston, permesi al li, fari piedan promenon en stratoj, — li longe turmentis lin, ke li akompanu lin almenaŭ unu fojon en ĉiu semajno en publikan ĝardenon, kie sin amuzadas ĉiuj infanoj.

“Mi scias”, li diris, “ke en reĝa parko estas belege, sed en plej bela ĝardeno ja estas enuige, se oni estas sola.

Fine, la kuracisto promesis, kaj helpe de granda marŝalo li turnis sin al la palaca administracio, ke