Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la zorganto de l’ reĝo dum ministro-kunsido petu por reĝo Maĉjo tri promejojn. Por ĉiu reĝa promeno la polico ricevis tri mil florenojn kaj la sanecoficejo barelon de Kolojna Akvo, — antaŭ ĉiu promeno ducent laboristoj kaj cent virinoj ĝisfunde purigis la ĝardenon. Oni balaadis la tutan ĝardenon, pentradis benkojn, surverŝadis ĉiujn aleojn per aroma akvo kaj forviŝadis polvon de arboj kaj folioj. Kuracistoj diris, ke malpureco kaj polvo malutilas la sanon. Polico gardis pri tio, ke dum promeno de reĝo ne estu strataj buboj, kiuj puŝadas sin kaj bruegas.

Maĉjo amuziĝis bonege. Li surhavis ordinaran veston, do neniu sciis, ke li estas reĝo; cetere neniu povis eĉ nur pensi, ke reĝo venas en ordinaran ĝardenon. Reĝo Maĉjo dufoje ĉirkaŭpromenis la tutan ĝardenon kaj petis preni lokon sur benko sur malgranda placo, kie infanoj amuziĝis. Sed apenaŭ li sidiĝis, malgranda knabineto alvenis kaj demandis:

“Ĉu vi volas amuziĝi en nia rondo?”

Ŝi prenis Maĉjon je mano — ili bone amuziĝis — knabinetoj kantis diversajn kantojn kaj turnis sin en rondo, kaj poste, atendante novajn amuzaĵojn, ŝi komencis interparoli:

“Ĉu vi havas fratinon?”

“Ne, mi ne havas.”

“Kiu estas via paĉjo?”

“Mia paĉjo mortis, li estis reĝo.”

La knabineto opiniis, ke Maĉjo ŝercas, ĉar ŝi ekridis kaj diris: “Se mia paĉjo estus reĝo, li devus aĉeti al mi pupon grandan ĝis plafono.”

Maĉjo poste informiĝis, ke la patro de la knabineto estas kapitano de fajrobrigado, ke ŝi nomiĝas Irenka