Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj amas fajrobrigadistojn, kiuj ofte permesas al ŝi, rajdi sur ĉevalo.

Maĉjo volonte restus ankoraŭ pli longe, sed li havis permeson nur ĝis la kvara horo dudek minutoj kaj kvardek sekundoj.

Maĉjo senpacience atendis venontan promenon, sed pluvis, do oni timis pri lia sano, kaj li ne iris. Kiam Maĉjo duan fojon venis en la ĝardenon, okazis jena akcidento: li amuziĝis kiel antaŭe en rondo kun knabinetoj — ĝis kiam proksimiĝis kelkaj knaboj, kaj unu el ili kriis:

“Rigardu, knabo amuziĝas kun knabinoj!” kaj ili ridis. Reĝo Maĉjo rimarkis, ke vere li estis la sola knabo ludanta en la ronde.

“Venu por amuziĝi kun ni”, diris la knabo, kaj Maĉjo atente lin rigardis.

Ah! ĝuste li estas Felek, la sama Felek, kun kiu Maĉjo jam de longe volis fari interkonatiĝon, — kaj ankaŭ Felek atente rigardadis Maĉjon kaj laŭte kriis:

“Ah! kiel li similas al reĝo Maĉjo!”

Maĉjo hontis, ĉar ĉiuj komencis rigardadi lin, do li volis plej rapide forkuri al sia adjutante, civile vestita, por ke neniu rekonu lin. Sed — ĉu pron honto, ĉu pro rapideco — li falis kaj defrotis haŭton de sur genuo.

Dum ministro-kunsido oni decidis malpermesi al la reĝo, iradi en la ĝardenon — oni ĉion faros, kion li volas, sed li ne povas viziti popularan ĝardenon, kie estas malĝentilaj infanoj atakintaj kaj mokintaj lin. La reĝa honoro ne permesas tion. Maĉjo tre malĝojis, ĉar li longe pensis pri tiuj du amuzoj en la ĝardeno, kaj li rememoris la deziron de Irenka.