Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Ŝi volas havi pupon grandan ĝis plafono.” Tiu ĉi penso maltrankviligis lin.

“Mi estas ja reĝo — do mi rajtas ordoni — dume oni devigas min, aŭskulti ĉiujn. Mi lernas legi kaj skribi same kiel aliaj infanoj, mi devas lavi orelojn, kolon kaj dentojn same kiel aliaj infanoj — kalkuloj estas por reĝo malfacilaj, kiel por ĉiuj infanoj — do pri kio mi estas reĝo?”

Maĉjo ribelis, kaj dum aŭdienco li laŭte postulis, ke oni aĉetu la plej grandan pupon, kiun oni povas trovi en la mondo, kaj sendu ĝin al Irenka.

“Via reĝa moŝto bonvolu kompreni…”, komencis la ministro-prezidanto.

Maĉjo divenis, kio sekvos: tiu ĉi netolerebla homo longe parolos nekompreneblajn vortojn kaj fine nenio fariĝos pri la pupo.

Maĉjo memoris, ke foje la sama ministro komencis same deklaradi ion al patro; tiam la reĝo piedfrapis kaj diris:

“Mi tion decide postulas!”

Do Maĉjo same piedfrapis kaj laŭte diris:

“Sinjoro ministro, sciu, ke mi tion decide postulas!”

La ministro-prezidanto mirigite rigardis Maĉjon, poste li ion notis en notlibron kaj murmuretis: “Mi prezentos vian postulon al ministro-interkonsiliĝo.”

Neniu sciis, kion oni tie parolis, ĉar la konsiliĝo okazis ĉe fermita pordo, tamen oni decidis aĉeti pupon, kaj la komercministro kuradis du tagojn kaj rigardadis la plej grandajn pupojn; sed tiel grandega estis nenie. Tiam oni venigis ĉiujn industriistojn, kaj unu el ili devis fari la postulatan pupon en la daŭro de