Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rakontis, kiu koleras kaj kiu volas amikiĝi kun ilia ŝtato, — kaj Maĉjo preskaŭ nenion komprenis. La militministro elkalkuladis, kiom da fortikaĵoj estas difektitaj, kiom da kanonoj detruitaj, kaj kiom da militistoj estas malsanaj.

La fervojministro klarigis, ke oni devas aĉeti novajn lokomotivojn, la klerecminitro plendis, ke infanoj lernas malbone, ke knaboj kaŝe fumas cigaredojn kaj elŝiras paĝojn el kajeroj, — la financministro ĉiam koleradas, ke li ne havas monon por aĉeti novajn kanonojn kaj novajn maŝinojn.

Poste Maĉjo iris en parko, kie li povis amuziĝi unu horon kaj libere kuradi, sed li ne amuziĝis bone — tute sola. Tial li volonte iris al lecionoj, — li bone lernis, ĉar li sciis, ke estas malfacile, esti reĝo sen scioj. Li tre rapide lernis subskribi sian nomon kun tre longa ĉirkaŭturno. Li devis lerni ankaŭ francan kaj aliajn lingvojn, por ke li povu interparoli kun aliaj reĝoj, kiam li forveturos por viziti ilin.

Maĉjo lernus ankoraŭ pli volonte, se li povus solvi diversajn problemojn venintajn en lian kapon. Dum longa tempo li pensis pri tio, ĉu oni povas inventi tian bruligan vitron, kiu el distanco povas ekbruligi pulvon.

Se Maĉjo inventus tian vitron, li deklarus militon al ĉiuj reĝoj kaj en antaŭtago de batalo li eksplodigus ĉiujn malamikajn pulvejojn. Li gajnus la militon, ĉar nur li sola havus pulvon.

Sed kiam li pri tio demandis sian instruiton, ĉi tiu nur movis brakon kaj nenion respondis. Alifoje Maĉjo demandis, ĉu estas eble, ke se patro mortas, li transdonu al filo sian prudenton. La patro de Mâcjo,