Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Stefan la Prudenta, estis tre saĝa. Maĉjo sidas nun sur la sama trono kaj portas la saman kronon, kaj li devas ĉion lerni de komenco. Se tia transdono estus ebla, li ricevus kune kun krono la bravecon de sia praavo Paŭlo la Venkinto, la piecon de avino kaj la tutan scion de la patro. Sed tiu ĉi demando ankaŭ ne trovis favoran akcepton.

Longe, tre longe Maĉjo pensis, ĉu oni povus akiri tian ĉapon, kiu donus eblecon, ke ĝia portanto vidas ĉion, sed mem ne estas vidata. Li dirus ekzemple, ke li havas kapdoloron, oni permesus al li, dumtage resti en lito, li bonege kaj sufiĉe dormus, kaj nokte li surmetus tian sorĉoĉapon kaj irus en la stratojn, li vizitus la urbon, rigardadus magazenajn ekspoziciojn, irus en teatorn. Maĉjo estis nur unu fojon en teatro — dum parada spektaklo, kiam vivis ankoraŭ panjo kaj paĉjo — li preskaŭ nenion memoris, ĉar li estis tre malgranda, sed li scias, ke estis belege.

Se Maĉjo havus ĉapon nevidebligan, li elirus el parko en la palacan korton kaj interkonatiĝus kun Felek, — li irus en la kuirejon por rigardi, kiamaniere oni preparadas manĝaĵojn, en stalon, kie estas ĉevaloj, kaj en ĉiujn diversajn konstruaĵojn, kien eniri estas al li malpermesite.

Estas eble strange, ke tiel multe da aferoj estas al reĝo malpermesitaj, do mi devas klarigi, ke en reĝaj kortegaj estas tre severa etiketo. Ĝi signifas, ke tion kaj tion faradis antaŭaj reĝoj, kaj la nova reĝo ne rajtas fari ion alian, kaj se li volus ion ŝanĝi, li perdus estimon, kaj ĉiuj ĉesus obei kaj timi lin, ĉar tio signifas, ke li malestimas sian faman patron aŭ avon aŭ praavon. Mi jam diris, ke la matenmanĝo