Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de reĝo Maĉjo daŭris dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tio estis kutimo de lia avo, kaj ke en la tronsalono oni ne hejtis, ĉar tion deziris lia praavino antaŭ longe mortinta, kaj ne ja estas eble demandi, ĉu ŝi nun permesas la hejtadon.

Iutempe reĝo povas ion ŝanĝi, sed tiam okazas longaj konferencoj pri tio. Reĝo Maĉjo estis en pli malbona situacio ol aliaj reĝoj, ĉar la etiketo ja estis destinita por maturaj homoj, kaj Maĉjo estis infano. Oni devis ion ŝanĝi, — tial, anstataŭe de bongusta biero, reĝo Maĉjo devis trinki fiŝoleon, kiu tute ne bongustis al li, tial anstataŭ legi ĵurnalojn, li trarigardis nur bildolibrojn. Ĉio estus alia, se Maĉjo havus la saĝecon de sia patro kaj sorĉan ĉapon nevidebligan. Tiuokaze li estus vera reĝo, sed nun li ofte ne scias, ĉu ne estas pli bone, naskiĝi kiel simpla knabo, vizitadi lernejon, elŝiri paĝojn el kajeroj kaj ĵeti ŝtonojn.

Fine venis al Maĉjo la ideo, ke kiam li lernis skribi, li skribos leteron al Felek — eble  Felek respondos al li — tiamaniere ili interparolos.

De tiu ĉi tempo li energie sin donis al lernado. Tutajn tagojn li skribadis, kopiskribadis el libroj rakontojn kaj versaĵojn; li eĉ ne irus en le reĝan parkon, li ĉiam nur skribus de mateno ĝis vespero. Sed li ne povis fari tion, ĉar la etiketo kaj kortega ceremonio postulis, ke la reĝo el la tronsalono rekte eniru en la ĝardenon. Kaj dudek servistoj jam estis stariĝintaj por malfermi la pordon. Eble iu diros, ke pordomalfermo estas nenia laboro, do mi devas klarigi, ke tiuj ĉi lakeoj ĉiutage estis okupitaj dum kvin horoj. Ĉiu prenis matene malvarman banon,