Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Forte batis la koro de Maĉjo, kiam li vokis Felek-on tra la barilo kaj transdonis al li sian leteron, kaj tre forte batis lia koro, kiam la sekvantan tagon li samvoje ricevis respondon.

“Reĝo!” skribis Felek, “mia paĉjo estas pelotonestro en la kortega palaco kaj estas militista homo — mi tre volas esti en la reĝa ĝardeno. Mi estas, ho reĝo, fidela al vi kaj estas preta, iri por vi en akvon kaj fajron kaj ŝirmi vin ĝis mia lasta sangoguto. Kiomfoje vi bezonos mian helpon, vi nur fajfu, kaj mi tuj venos je via alvoko.

Felek.”

Maĉjo metis tiun ĉi leteron en tirkeston sub ĉiujn librojn kaj fervore komercis lerni fajfadon. Li estis singardema, li ne volis perfidi sin: se li deziros, ke Felek venu al la ĝardeno, oni komencos interkonsiliĝi: pro kio, de kie li scias, kiel la knabo nomiĝas, kiamaniere li faris konatecon, kaj kio fariĝos, se oni divenos kaj fine malpermesos?

Filo de pelotonestro! Se almenaŭ de leŭtenanto!

“Oni devas ankoraŭ atendi”, decidis Maĉjo, “dume mi lernos fajfi.” Kaj kiam li foje ekfajfis — imagu lian miregon — antaŭ li aperis Felek.

“Kiamaniere vi eniris?” demandis Maĉjo.

“Mi trarampis la kradon”, li respondis.

En la reĝa ĝardeno tre dense kreskis framboj, tie sin kaŝis reĝo Maĉjo kun sia amiko por interkonsiliĝi, kion fari plu.

“Aŭskultu, Felek, mi estas tre malfeliĉa reĝo — de tempo, kiam mi eklernis skribi, mi subskribas ĉiujn dokumentojn, kio signifas, ke mi regas la tutan ŝtaton. Kaj mi ĝuste faras tion, kion oni ordonas