Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Felek longe ion pripensis, fine li diris:

“Mi ne povas ofte veni ĉi tien sun permeso — mia patro estas pelotonestro kaj havas bonegan okulon — li ne permesas al mi, eĉ proksimiĝi al barilo de la reĝa ĝardeno, kaj deklaris al mi : ‚Felek, mi avertas vin, ke ne venu al vi la ideo, preni ĉerizojn el la reĝa ĝardeno, ĉar atentu: Kvankam mi estas via patro, mi tamen, se oni tie ekkaptus vin, deŝirus haŭton de vi kaj ne lasus vin vivanta el miaj manoj’.”

Maĉjo konsterniĝis. Estis terure: li trovis amikon post tiom da penado — kaj jen pro li la amiko eble estos senhaŭtigata!

“Nu, kiamaniere vi nun reiros hejmen?”

“Vi nur malproksimiĝu, via reĝa moŝto, mi jam iel helpos al mi.”

Maĉjo aprobis la ĝustecon de tiu ĉi konsilo kaj eliris el la densaĵo.

Maĉjo nun agadis komune kun Felek, kvankam ili estis disigitaj per krado. Maĉjo ofte ĝemetadis en ĉeesto de doktoro, kiu ĉiusemajne pesis kaj mezuris lin, — li plendadis pri sia soleco, kaj unufoje li eĉ diris al la militministro, ke li volonte ekzercus la militistan arton.

“Ĉu vi eble konas iun pelotonestron, kiu povas instrui min?”

“Estas tre laŭdinda celado de via reĝa moŝto, akiri primilitajn sciojn, sed kial via instruisto devas estis pelotonestro?”

“Povas estis eĉ filo de pelotonestro”, ruze respondis Maĉjo.

La militministro sulkigis la brovojn kaj notis la reĝan postulon, — Maĉjo ekĝemis, li jam sciis, kion