Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ministro respondos al li: “La postulon de via reĝa moŝto mi prezentos en la venonta ministro-kunsido.” Maĉjo jam divenis: oni sendos al li maljunan generalon.

Sed okazis alia afero. En la venonta kunsido estis nur unu tempo por interparoloj: tri ŝtatoj neatendite deklaris militon al reĝo Maĉjo.

Milito! ne vane Maĉjo estis pranepo de kuraĝa Paŭlo la Venkinto: la sango ekbolis en li. Ho! se li nun havus vitron, bruligontan la malamikan pulvon de malproksime, kaj ĉapon nevidebligan. Maĉjo atendis ĝis la vespero, li atendis ĝis la sekvanta mateno, ĝis tagmezo — neniu sciigis lin pri tio. Pri la milito sciigis lin Felek. Kiam li antaŭe havis transdonotajn leterojn, li kukolis trifoje, nun li kukoladis eble centfoje, kaj Maĉjo komprenis, ke la nuna letero enhavas iun neordinaran novaĵon. Jam de longe ne estis milito, ĉar Stefan la Prudenta amike vivis kun najbaroj. Nun estis klare: najbaroj profitis tion, ke Maĉjo estas malgranda kaj malsperta. Tiom pli multe Maĉjo volis pruvi, ke ili eraras, ke malgranda Maĉjo estas kapabla, defendi sian landon. La letero de Felek anoncis: Tri ŝtatoj deklaris militon al via reĝa moŝto. Mia patro ofte promesis al mi, ĝojtrinki ĉe la unua militanonco.

Maĉjo atendis — li pensis, ke en la sama tago oni vokos lin por eksterordinara kunsido kaj ke li — Maĉjo la Unua — kiel legitima reĝo ekprenos la direktilon de l’ ŝtato. Interkonsiliĝo ja vere okazis nokte, sed Maĉjon oni ne invitis al ĝi. Kaj la sekvantan tagon lia fremdlanda instruisto havis lecionon kun li kiel kutime. Maĉjo sciis la kortegan