Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


ceremonion, ke estas malpermesite al reĝo, esti kaprica, obstina kaj kolera, tiom pli en tia momento li ne volis ofendi rangon kaj reĝan honoron. Li havis nur kunŝovitajn brovojn kaj sulkigitan frunton. Kaj kiam dum la leciono li ekrigardis en spegulon, venis al li penso: mi aspektas kvazaŭ kiel reĝo Henriko la Pasia. Maĉjo atendis ĝis la aŭdienca horo, sed kiam la ceremoniestro anoncis, ke konferenco estas kunvokita, Maĉjo trankvile, sed estante tre pala, decideme diris: “Mi postulas, ke oni tuj voku la militministron en la tronsalonon.” La vorton “milit” Maĉjo diris kun tia akcento, ke la ceremoniestro baldaŭ komprenis, ke Maĉjo jam ĉion scias.

“La militministro ĉeestos la kunsidon”, li respondis.

“Mi ankaŭ partoprenos la kunsidon”, rediris reĝo Maĉjo kaj direktis siajn paŝojn al la kunsidsalono.


Terure ridinda

Domposedanto volis enkonduki sian filinon en la mondon kaj sian filon sendi eksterlanden por studofinado. Li diris: mi plialtigos luprezon por ĉiuj loĝejluantoj — li efektive faris tion — kaj eksentis kontentecon kiel homo, plenumita sian devon. Jen komenciĝas longa vico da treege ridindaj okazaĵoj.

En tiu ĉi domo troviĝis magazeno de tolaĵoj, kravatoj, bastonoj kaj galanteriaĵoj. La magazenposedanto ĉagreniĝis pro la plialtigo de luprezo; poste li longe meditadis, kalkuladis, pensadis, kombinadis, ĝis kiam li decidis: