Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Mi eksigos unu komizon — por kudrado de ĉemizo mi de nun pagos dek groŝojn malpli, por kudrado de kravato kvin groŝojn malpli — gratifikaĵon mi ne donos en la nuna jaro.” Kaj ŝtono elfalis el lia koro.

De post tiu tago sep kudristinoj kaj tri kravatfaristinoj estis devigitaj, ĉiutage labori unu horon pli longe por ricevi tiom da mono, kiom ili ricevis antaŭe. La magazenservisto ĝemis pri tio, ke li ne povos aĉeti tiun ĉi jaron kristarbeton por siaj infanoj. La forigita komizo malfermis propran magazenon de skribaĵoj, kaj post tri monatoj li estis perdinta la doton de sia edzino kaj propran kapitaleton; poste li ĉion vendis kaj forveturis Amerikon.

En la sama domo estis alia butiko — konsuma — kies posedanto ankaŭ ĉagreniĝis kaŭze de l’ plialtigo de la luprezo; poste li meditadis kaj fine decidis; “Oni devas aĉeti panon, bulkojn ĉe bakisto liveranta pli malaltpreze, kvankam liaj bakaĵoj estas malpli bonaj — ankaŭ viandaĵojn kaj aliajn produktojn mi aĉetos ĉe pli malaltpreze liveranta vendisto — pri faruno kaj salspeco neniu havas perfektan konon, kaj lakto kun akvo havas egale blankan koloron kiel pura lakto — komerco ne estas sentimentalaĵo…”

En la unua etaĝo alstrate loĝis advokato. Li ĉagreniĝis pro la plialtigo de la luprezo kaj rakontis tion al sia edzino. Kaj sinjorino adkokatedzino decidis: “Mi ne plu estos membro de societo zorganta pri malriĉaj infanoj — al la instruistino mi pagos nur ses rublojn monate kaj al la instruisto de Zigusjo nur sep — mi ne plu abonos por la infanoj “Mian Ĵurnaleton”, mi konvinkos mian edzon pri tio, ke li ne plu