Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

abonu “Santon”, ĵurnalon ne bezonatan de advokato, kaj en vendejoj mi marĉandos de nun.”

La sesrubla instruistino donis superprograman lecionon kaj forlasis unu senpagan lecionon, kiun ŝi donadis al filo de la domgardisto. La instruisto de Zigusjo diris al sia patrino: “Oni ne volis doni pli multe, sed sufiĉos ja por lernej-pago, kaj rilate al vintra palto — mi ĝin tute ne bezonas, ĉar la vintro cetere estos varma.”

Vendistinoj en bazaro plendis pri tio, ke la nuna komerco neniom valoras, ĉar ĉiu deziras aĉeti por nenio.

En la tria etaĝo, en malgranda oficejo, loĝis librotenisto-korespondanto. Kiam li sciiĝis pri la lupreza plialtigo, li baldaŭ iris al sia amiko, dirante: “Vi hieraŭ parolis al mi pri tiuj du vesperaj horoj — mi decidis akcepti ilin.” La amiko respondis: “Ŝajnas al mi, ke oni tie jam dungis iun, sed mi klopodis sciiĝi pri tio.”

Kaj oni sciigis al la kandidato, ke la ofico jam estas okupita; li alportis tiun ĉi sciigon al sia patrino — grizhara, malriĉa vidvino.

Kuracisto, loĝanta en la dua etaĝo, estis alvokita al malsanulo el supervistula kvartalo kaj postulis unurublan honorarion, ĉar oni ja ne povas amuziĝi per filantropio, se domposedanto plialtigas la luprezon. Kaj la edzino de la malsanulo, fordoninte la lastan rublon al la kuracisto, ne havis plu monon por aĉeti sanigilon — ŝi portis tukon al lombardo, kaj tiun ĉi tukon ŝi ne plu elaĉetis.