Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oficisto el la tria etaĝo de maldekstra oficejo decidis, ke oni ne estu Kato, kiam la vivkondiĉoj fariĝas pli kaj pli malfacilaj. Kion fari? Oni devas preni, se oni oferas. Koruptumo — oni nomas ĝin malbela, sed ĝi havas multajn pozitivajn flankojn.

En teatro — supre sur la galerio — unu loko estis neokupita — tie sidus loĝanto de malgranda ĉambreto en la kvara etaĝo, se la luprezo ne estus plialtigita.

Oficejo troviĝanta en la dua korto, kaŭze de l’ plialtigo de la luprezo malprigrandigis sian kunlaborantaron, eksigante unu serviston. Ĉi tiu havis tri infanojn. Perdinte sian okupon, li fariĝis kolportisto de ĵurnalo, kaj perlaborante duonon malpli ol antaŭe, li cedis en sia ĉambro angulon por unu rublo monate al juna ĝardenisto. Sed la ĝardenisto ofte vizitis sian fratinon, kies infanoj malsaniĝis je difterito, kaj li alportis infekton al la infanoj de l’ kolportisto. Ili ĉiuj mortis en unu semajno. En kela loĝejo de tiu ĉi domo loĝis botisto. En la sama momento, kiam li sciiĝis pri la malgajiga novaĵo koncerne la luprezon, lia okjara filino petis lin pri dek groŝoj por aĉeti kajeron. La botisto respondis: “Sufiĉas jam lernado por filinaĉo!” Kaj li sendis ŝin al baleto. Li havis bofraton en teatro. Krom tio li komencis malpli bone nutradi siajn meti-lernantojn.

Kaj multaj, multaj ridindaj faktoj okazadis; ili ne estas mil kaj eĉ ne tri mil — iliaj konsekvencoj tiriĝados ĝis mondfino. De servisto mortis tri infanoj, do mortis infanoj de tiuj ĉi infanoj, kaj iliaj nepoj kaj pranepoj, kiuj ludus iun rolon en la vivo