Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pasantoj en tiu urbo, kiu ne estas Warszawa, ronde ĉirkaŭis la kuŝantan knabon, ĉar ĉiu el ili posedis interalie ankaŭ cerbon kaj langon, do tiu kolektiĝinta societo povis pensi kaj paroli — efektive oni komencis pensi kaj paroli.

Iu sinjoro, kvankam li havis alpenditan sur butono pakaĵeton kun kuko, ekĝemis kaj diris: “Kompatinda knabo!” Tiu ĉi sinjoro verŝajne havis ne nur kukon, cerbon kaj langon, sed ankaŭ koron, ĉar ne ĉiu kapablus, tiel baldaŭ aŭdigi sin kaj krom tio ekĝemi. Ĉe similaj okazaĵoj homo perdas la kapablecon pri logika argumentado — la koro sola povis dikti al lia parolo tiajn noblajn, amplenajn vortojn.

“Malfeliĉa knabo!” ripetis tiu ĉi sinjoro kun koro en la brusto kaj kun kukpakaĵeto pendanta je butono. Ĉi tiujn vortojn ne mi solas aŭdis, sed kvardek aliaj personoj, starantaj pli proksime al tiu sinjoro. Li estis tiel modesta, ke li anonime tion diris, ne pro reklamo. Li eĉ post unu momento nerimarkite forŝoviĝis el la aro kaj malaperis inter preterpasantoj de la ĉefa strato, kaj aliaj atestantoj jam rericevis konscion pri la malĝojiga fakto kaj de kelkaj flankoj kune alkuris la malriĉan infanon kun ĝemetoj kaj kompatvortoj. Kaj jen — nova penso — iu diris: “Eble la mizerulo svenis pro malsato!”

Ĉiu nova ideo, ĉiu nova vero aŭ kuraĝa hipotezo, antaŭ ol ĝi estos akceptata de aliaj, antaŭ ol ĝin festos batalado aŭ briligos la venko, devas trairi mokadon kaj mallaŭdon de amaso, kio ankaŭ ne estas spritaĵo.

“Li eble nur ŝajnigas esti malsana?” diris kuraĝe iu sinjoro, tenante unu manon en la poŝo kun monujo kaj du fingrojn en la poŝeto kun horloĝeto, ĉar inter