Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La knabo estas ŝtelita filo — malespera patro ruiniĝas per sensukcesa serĉado, poste li fariĝas drinkulo, fine li vidas knabon sur strato, li ekkonas lin, danke al iu signeto sur la kolo, kaj krias: “Filo mia!” La knabo diras: “Patro mia!” Poste la patro: “Infano!” La knabo: “Mi mortas”, kaj li agonias. La patro malesperegas, li kun tuta forto frapas per la kapo tiun grandan domon kun sep hipoteknumeroj. Post le scenejo — trumpeto de societo “Rapida Helpo”. La kurteno malsupreniĝas.

Mi vekiĝis el revado. Ho, vi mokuloj, kiuj diras, ke homo estas nur bestviro aŭ bestvirino aŭ egoisto, se vi aŭdus, kia indignobrueto movis tiun ĉi aron, kiam ĝi vidis, ke ĉifonulo al malfeliĉa knabo volis enverŝi brandon en la buŝon.

“Foriru, drinkulo! Ne faru infanon drinkema!” kriis ĉiuj.

“Se ne — estu ne”, respondis tiu homo kaj foriris.

Mi ne ripetos ĉion, kion oni diris, mi silentos pri la nombro da amplenaj vortoj diritaj pri homa mizero, pri sennoma, fremda, malpura fripono — tiuj ĉi vortoj foriĝis seneĥe. Kaj en la aro, krom homoj kun diplomoj, krom homoj, havantaj molajn sentemajn korojn, krom virinoj, kies cerbo estas pli ema, elpremi larmojn el la okuloj — troviĝis ankaŭ komizoj, junaj librotenistoj, anoncagentoj, diversspecaj maklernistoj, — kaj ili ĉiuj pli aŭ malpli poezieme, pli aŭ malpli laŭte, per pli aŭ malpli bona parolmaniero kompatis tiun ĉi malriĉulon.