Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kio fariĝis kun li, mi ne diros — ĉar estas en tio neniu spritaĵo — mi volis nur konstati, ke ekzistas koroj kaj sentoj.

Cetere mi povas eĉ diri: “Rapida Helpo” veturigis lin al hospitalo, kie mankis loko, tamen oni lokis lin. Oni diras, ke pro malsato li erare manĝis alumetkapetojn.

For la pureco!

“Kiel vi povas tiel malzorgi vian veston?” oni demandis min.

“Kiel vi povas permesi al via edzo, tiel malzorgi sian veston?” oni turmentis mian edzinon.

“Oni taksas vin laŭ via vesto” — oni aldonis sentence.

Kiam vespere, enuigita, mi en lito trarigardis ĵurnalojn, mi trovis artikolojn, kiuj postulas pedantan purecon, artikolojn, kiuj avertas pri plej teruraj efikoj al homo, ĉiurilate malzorganta purecon.

“Ho”, mi ekpensis, “mi provos!” kaj mi iris al botisto, al tajloro, al ĉapelisto, al gantisto, al frizisto, — oni mezuradis min ĉiuflanke, oni turnis, returnis, puŝis min, oni ordonis al mi iri, kapon levi kaj mellevi, salteti, kaŭri, mallonge: oni turmentadis min terure. Krome oni forprenadis de mi tiom da tempo, ke mi treege malzorgis miajn okupojn, kio estis tiom pli fatala, ke miaj elspezoj en tiu malfeliĉa monato triobliĝis. Fine mi estis vestita tiel, ke, komparante min kun multaj rondirantaj en stratoj malsaĝuloj (legu: elegantuloj), mi rimarkis nenian diferencon; por kompletigi mian veston, mi eĉ metis tuberozon aŭ alian floreton en la refaldaĵon de mia surtuto.