Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Triumfo estis videbla. Multaj homoj, ĝis nun atendintaj mian saluton, komencis saluti min kiel unuaj, kelkaj, kies nomojn mi eĉ ne konis, haltis, kore premante mian manon, kaj demandis pri la adresoj de tiuj specialistoj, preparintaj por mi vestaron. Mi ankaŭ ŝanĝiĝis: mia irmaniero fariĝis pli malrapida, la movoj pli seriozaj, la tuta persono pli majesta. Mi komencis rigardi kun ia kaŝita malŝatemo homojn, malzorgeme vestitajn — disvolviĝis en mi perceptemo kaj ia scivolo tiurilate — mia lingvo riĉiĝis per novaj, ĝis nun de mi tute ne konataj vortoj, ĉar mi konis nur la esprimojn pantalono, veŝto, surtuto, palto, ne havante ideon pri ekzisto de granda nomtrezorejo de diversaj vestopartoj.

Mi konformigis, kompreneble, al mia vesto ankaŭ la eksteran aspekton de mia loĝejo, de miaj edzino kaj infanoj. Ĉie regis pureco kaj bongusteco. Mi malpermesis al miaj infanoj, amuziĝi kun infanoj de meblisto, ĉar kiom da infektiloj tiuj malpuruloj povus alporti en la organismon de niaj idoj! Mi malpermesis al mia plej aĝa filo, instrui domgardist-filon, ĉar kvankam li estas kapabla kaj diligenta knabo, li detruos aŭ povos detrui novajn kovrilojn de niaj mebloj aŭ malpurigi per koto la ĉambrojn. Mi mem ne respondis al amikaj salutoj de la domgardisto, de sendito kaj de ĉiuj, kiujn oni ne povas resaluti, ne riskante tute perdi societajn interrilatojn — mi tion faradis pro facile kompreneblajn kaŭzoj: ĉapelo fuŝformiĝas per ofta depreno, kolumo kaj kravato ĉifiĝas pro ofta kapklino. Dum la unuaj tagoj estis al mi iel strange, sed danke al miaj novaj konatoj, konform-