Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

igitaj al nova vestaro, mi kutimiĝis al multe da novaj objektoj: kelnerojn mi igis ne plu nomi min “sinjoro”, kaj mi nomis ilin mallonge “ci”, al almozuloj mi ne donis moneron, ĉar pro ofta elpreno de l’ monujo eluziĝas la poŝoj. Miaj interrilatoj kun edzino kaj infanoj ankaŭ malvamiĝis: pro nenia trezoro de l’ monde mi prenus infanon sur miajn genuojn, ĉar tio malutilas la pantalonon, krome — infano povas havi malpurajn manojn; mi klopodis, ne proksimiĝi al la edzino por ne ĉifi ŝian belan matenveston kaj mian kravaton. Mi fariĝis furioza, kiam io minacis la purecon aŭ tutecon de mia vesto, kio malgraŭ ĉiu singardeno ofte okazis.

Foje la domgardisto surŝprucigis per akvo mian novan, helan, someran palton kun silkaj refaldaĵoj. Mi insultis lin, dirante, ke li estas malsaĝulo, idioto, stultulo, kaj kiam la kompatindulo, volante senkulpigi sin, buŝotuŝis mian manikon kaj lasis sur ĝi guteton da humida tabako, mi venigis policiston kaj ordonis, meti la domgardiston en malliberejon. Alifoje iu blinda maljunulo surpaŝis mian elegantan ĉaman boteton, — mi forsendis lin al ĉiuj diabloj. Mi fariĝis eksterordinare iritiĝema: eĉ la plej malgranda bagatelo perdigis al mi la saĝon. Iu virino venis foje al mi: ŝi estis funebre vestita kaj petis min pri helpo. Mi tute ne sciis, kion ŝi deziris, kvankam ŝi longe parolis kaj ploris maldolĉe. Ĉu vi scias, kial mi ne aŭdis ŝin? Tial ke mi rimarkis sur la tapiŝo ŝian kotan piedsignon: ŝi venis dum pluvo sengaloŝe. Alifoje mi interesiĝus pri ŝia malĝojo, ĉar mi treege kompatas virinojn plorantajn, tamen tiufoje mi nur diris: “Bone, mi notos vian adreson kaj sciigos vin