Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri la rezulto.” Kiam ŝi komencis denove peti min kaj danki, mi aldiris: “Mi certe ne promesas, sed mi ĉion faros, kio estos ebla al mi.”

Mi kondutis kiel homo vere amanta purecon — mi estis fiera pri mi. Mi agis kiel iu tromemfida prezidanto de iu institucio, kiam antaŭ kelkaj jaroj mi petis lin pri helpo por iu malfeliĉa familio: li finaŭskultis min, promesis ĉion fari, li notis adreson kaj donis al mi la manon. Kaj kiam la sekvantan tagon mi revenis por ricevi respondon, li ne rekonis min, li perdis la adreson kaj tute ne memoris, pri kio mi lin petis. Okazis, ke infanoj plikludante dispecigis iun multekostan aĵeton, kio kaŭzis al mi dusemajnan malsanon.

Mi havis nun malpli multajn amuzojn ol antaŭe: mi dumjare nur dufoje vizitis teatron, ĉar mi rezignis pri malkaraj lokoj, kie apud mi povus sidi iu malzorgeme vestita homo. Pro tiu sama kaŭzo mi malofte veturis per tramveturilo.

Miaj elspezoj grave pligrandiĝis, sed mi helpis al mi tiamaniere, ke tajloroj, botistoj kaj iliaj paciencaj metiistoj devis atendi plurajn monatojn, antaŭ ol mi pagis al ili. Ŝajnus, ke post unu jaro de tia higiena vivmaniero mi devus grasiĝi, havi grandan energion por laborado kaj esti ideale feliĉa.

Tamen okajis male: mi malgrasiĝis, laboro fariĝis al mi peniga, kaj mi komencis serioze pensi pri sinmortigo, tiom pli, ke la hejma vivo fariĝis malŝatinda kaŭze de diversaj zorgoj. Mi turnis min al kuracistoj, kiuj skribis por mi kelkajn receptojn kaj rekomendis serion da rimedoj por restarigi mian sanon.