Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen nenio helpis al mi. La penso pri sinmortigo ne forlasis min unu momenton — kaj mi komencis serĉi revolveron, hereditan iam de mia avo. Mia malfeliĉa edzino, pala kaj malĝoja, miaj kompatindaj infanoj tute ne sciis, kia orfeco minacis ilin, kiam mi kun flamanta okulo enkuris la subtegmenton por trovi tie inter malnovaĵoj la mortigilon. Mi vane disĵetis la enhavon de tri korboj kaj du pakaĵoj, kiam subite mia rigardo falis sur malnovan senkoloriĝintan kravaton, sur foruzitan pantalonon kaj malnovajn botojn kun eluzitaj kalkanumoj. Mi longe rigardis la aĵojn. En la unua momento mi eksentis furiozon, kiel mi povis iam vesti mian korpon per similaj malnovaĵoj — poste mi pripensis: kiel mi aspektus en tio? Kaj jen subite iu kortuŝo ekregis mian animon. Estas ja miaj malnovaj amikoj, senrevene perditaj — kaj tial tiom pli amindaj. Mi ilin enpakis en ĵurnalon kaj sekrete portis en mian ĉambron kune kun la revolvero fine trovita. Mi pasigis teruran nokton. Mia tuta pasinteco stariĝis antaŭ miaj okuloj, kiam mi kun pala vizaĝo staris antaŭ spegulo kun revolvero en mano. Mi komencis analizi ĉiun mian agon, ĉiun penson, kaj kiam la suno ĵetis sian unuan radion en la ĉambron, mi surmetis miajn malnovajn vestaĵojn kaj eliris sur la straton. De post tiu ĉi tempo pasis du semajnoj.

Legantoj! Vi kredu al mi aŭ ne — mi ree estas sana kaj feliĉa, mia edzino rericevis sian bonan humoron, la infanoj sian antaŭan gajecon kaj mi — volon por vivi kaj labori. Mi ree salutas la domgardiston, miaj infanoj gaje amuziĝas kun la petoluloj de la meblisto, homoj (?!!) mapli ofte honoras