Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


min per salutoj — teatron mi ĝuas nur el malkaraj lokoj — mallonge: mi sentas min tiel bone kiel jam de longe ne plu…

Mi do krias ĝoje per laŭta voĉo: “For la pureco!”


Kelnero estas homo

Kelnero estas homo! Imagu, ke dum ok jaroj mi manĝis ĉiam en la sama restoracio, ke mi sidiĝis ĉiam ĉe “mia tableto”, ke servis al mi la sama kelnero. Imagu krome, ke dum tiuj ok jaroj mi ofte lin insultis pro diversaj kulpoj.

Rostaĵo estis malmola.

“Vi estas stultulo!”

Ĵurnalo ie perdiĝis.

“Vi ne havas ideon pri servado!”

Dentpurigiloj mankis, aŭ oni donis el la kuirezo supon sur malpura telero.

“Vi servu en porkejo, ne en restoracio!” La kelnero kutime nenion respondis, pli ofte li murmuris ion sub la nazo, kio estis lia protesto kontraŭ miaj pretendoj. Nun imagu, ke antaŭ unu semajno li donis al mi kafon sen sukero.

“Kie estas la sukero?” mi demandis kolere.

“Ah! mi forgesis, sinjoro.”

“Sed trinkmonon vi ne forgesos preni, ĉu ne?”

Post unu momento la sukerujo aperis.

“Mi petas pardonon”, li diris.

“Kiel do, vi petas pardonon?”

“Jes, mi petas pardonon.”

En la unua momento mi pensis, ke li mokas min.