Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Poste mi eksciis, ke li observas gastojn, el kiuj unuj estas malbonedukitaj, aliaj vulgaraj, — ke li ofte rezignas pri trinkmono, ke oni nur ne ofendu lin, ke iufoje tia granda malĝojo lin ekkaptas, ke li ĉion ĵetus al diablo, se li ne havus edzinon kaj infanojn. Li rakontis kun entuziasmo pri verko de Sienkiewicz “Per fajro kaj glavo”, kiun li legis — li ne dormis poste dum multe da noktoj, tiel li havis la kapon plena de tiuj belegaj divershistorioj, — li diris al mi, ke ofte estas malagrable al li, doni al gasto kelkajn frandaĵojn, ĉar li konas la postkulisajn sekretojn de restoracio de sia ĉefo, ke inter kelneroj estas intrigoj, li scias, ke en nia lando regas malklereco kaj tial estas tiel malbone, vivi ĉe ni, ke se li havus kapitalon, li aĉetus kalandrilon kaj vivus trankvile.

Ekkoninte tiom da aferoj dum tri tagoj, mi komencis konkludi el la amasiĝinta materialo. Unue mi argumentis: ke kelnero povas havi edzinon, infanojn, pri tio mi sciis antaŭe, sed tio ne estis veninta en mian kapon, — ke kelnero havas patrinon, patron, ke li povas havi fratojn kaj fratinojn, de parencojn ĝenerale, tion oni povis kombini a priori, — ke li scias legi, oni povas facile kompreni, ĉar li donas deziratajn ĵurnalojn, skribas kalkulojn — li do povis ankaŭ legi “Per fajro kaj glavo” kaj povis esti ravita per tiu verko. Ke kelnero povas esti inteligenta, oni povas facile supozi, sin turninte al biografioj de famaj homoj, inter kiuj estas multaj, kies genealogio ne eliris de advokatoj, de feliĉa junularo, de oficistoj kaj aliaj tielnomataj inteligentuloj. Ke kelnero povas ami edzinon kaj esti malĝoja, kiam ŝi