Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


estas malsana aŭ kiam mortas infano, ni scias el romanoj, noveloj kaj versaĵoj, — el malgrandaj ĵurnalinformoj ni scias, ke ne sole doktoroj, inĝenieroj, juĝistoj aŭ komercistoj scias ami kaj malami.

Do kelnero estas homo!, kio — se ĝi ne estas renversota per diskuto — devas okazigi, ke en restoracioj kaj en sukeraĵejoj apud tabulo kun surskribo: “Ne kraĉu sur plankon!” aŭ “Oni petas depreni la ĉapelojn!” oni starigu tabulon kun la surskribo “Kelnero estas homo!”. Tio tamen estas sufiĉe riska paŝo, ĉar diablo ne dormas. Eble montriĝos poste, ke pordisto, fiakristo, laboristo, servistino, kudristino, kantistino ankaŭ estas homoj. Tio devus fatale influi la societajn interrilatojn, sed ne estas plu mia tasko, disvolvi tiel komplikitan aferon. Mi travivis sufiĉe multajn kortuŝojn, antaŭ ol mi mem komencis paroli al mia kelnero: “Bonan tagon, sinjoro; mi dankas, ĝis revido, sinjoro.”

Tio kostis al mi fortojn kaj sanon, sed oni ja diras, ke alkutimigo estas dua naturo.


Profesio

Kutime oni diras: sinjoro Wladislaz estas advokato, sinjoro Piotr estas ĥemiisto, sinjoro Kazimir estas instruisto, sinjoro Jan kuracisto.

Sed plej ofte oni devus diri: vivcirkonstancoj de l’ vivo faris sinjoron Piotr-on ĥemiisto, danke al diversaj kondiĉoj sinjoro Kazimir fariĝis instruisto. Estas kvazaŭ la samo, tamen ne tute — mi baldaŭ klarigos la aferon. Mi ne scias, leganto, kiu vi estas,