Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

onklino grandan domon, vi eble estus sinjoro kasisto, aŭtomobil-fabrikanto, doktoro de filozofio aŭ krupiero en Monte Carlo.

Do nur vivcirkonstancoj faris vin tiu, kiu vi estas.

Mi portis foje mian palton al Ŝmul Igla.

“Kion vi volas havi el tiu truoza sako?” li demandis min ironie.

“Mi volas, ke vi pretigu al mi novan palton.”

“Nu, nu — venu, sinjoro, post tri tagoj.”

Liaj okuloj plezurege rigardis la truojn kaj disŝiraĵojn sur mia senkoloriĝinta palto.

Mi venis post tri tagoj.

“Ve! Malfeliĉo okajis al mi”, diras la judo (sed tre honesta homo), tiu Icek, tiu bubo, prenis vian palton por senpolvigi kaj perdis ĝin.”

“Jen, tiu ĉi palto, ĉu ne ĝi estas la mia?” mi demandis, avide rigardante palton pendantan sur muro.

“Kiel do ‚la mia‘, ĉu tiu ĉi palto similas vian truozan ĉifonaĵon? Ĝi ja estas tute nova palto.”

“Nu, vere, ne, ĝi tute ne similas la mian.”

“Nu, sciu, sinjoro, ke ĝi estas ĝuste via palto — mi nur volis scii, ĉu vi rekonos ĝin. Vi vidas, sinjoro, tien ĉi mi metis flikaĵon. De kie mi prenis ĝin? El la poŝo. Kaj kion mi faris kun la poŝo? Mi detranĉis ion el la kolumo. Kion mi faris kun la kolumo? Mi donis flikaĵon el dua poŝo. Kion mi faris kun la dua poŝo? Mi ĝin kunkudris. Ĉe tute nova palto ĉiam estas du poŝoj, kaj vi havos unu. Nu?”

“Diru, kion vi volas — en tiu ĉi laboro estis inspiro kaj en la rakontmaniero — entuziasmo; ĉar