Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝmul Igla estas flikisto, ĉar, ĉu li naskiĝus en varmego sablaro de Sahara, ĉu apud glaciaro de Grenlando, li estus flikisto. Se lia patro estus bankisto, Ŝmul ankaŭ estus flikisto: li flikus sian heraldikon, li flikus sian mankon je aristokrata sintenado, li flikus sian malbonan elparolon per modaj francaj elturniĝoj — sed li flikus; ĉar ne vivcirkonstancoj faris lin flikisto, sed li tia estas. Se al Ŝmul Igla iu dirus:

“Fari por mi frakon”, li respondus malestime: “Mi ne estas Sandecki” (fama tajloro en Warszawa). Nun vi jam komprenas, kion mi pensas. Jen cetere alia ekzemplo, — ĝi ne estas el la vivo ĝi estas mia fantaziaĵo.

Imagu, ke fama komponisto Grieg, kantisto Reszke aŭ verkisto Ibsen havas filon.

“Kiu vi volas esti?” demandis la patro.

“Mi volas esti kamentubisto.”

“Karulo mia, konsideru nur”, diras la fama patro, “danke al miaj nomo, influo kaj riĉeco vi povas okupi tute alian postenon en la mondo.”

“Paĉjo, permesu al mi, resti kamentubisto, aŭ mi fariĝos drinkema kaj pafos en mian kapon.”

Kaj imagu, ke la patro permesas al la filo, fariĝi kamentubisto.

Mi estas profunde konvinkita, ke tiu ĉi junulo fariĝus unu el la plej feliĉaj homoj sub la suno. Li enmetus sian tutan inteligentecon hereditan de la patro en la purigadon de kamentuboj — li pripensus novan specon de balailoj, novan manieron por enigado en kamentubojn, li elpensus specialan ŝtofon por kamentubista vesto, li aranĝus orkestron kaj kamen-