Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tubistan klubon, li fariĝus prezidanto de speciala kaso por vidvinoj kaj orfoj de kamentubistoj, li nobligus la kamentubistan metion en la tuta mondo, kolegoj admirus lin, posteuloj rememorus lin estime.

Kio aliflanke okazus, se la junulo kun kamentubistaj idealoj en la brusto obeus al la volo de la patro?

Se li fariĝus komponisto, oni laŭdus lin duonvoĉe, ĝis kiam iu kuraĝulo krius: “Estu prefere kamentubisto!” Li estus senforta en sia doloro, pereigita, malfeliĉa. Kaj kiom da esperotrompoj atendus lin, se li surpaŝus financan aŭ diplomatian vojon! Nun vi pli bone jam komprenas mian penson, leganto! Feliĉa kaj profitema povas esti nur tiu, kiu vere estas, sed ne tiu, kiun cirkonstancoj estas farintaj. Do Szczepanik estas teknikisto, Biegas estas skulptisto, Bonaparte estis militisto, Virchow estis kuracisto.

Do vi bone komprenas, kial mi dire aŭdas, kiam iu parolas pri si, ke li estas tiu aŭ alia, kiam mi sub ies vizitbileto trovas surskribon: estas aŭ estis tiu kaj alia. Mi mem al demando: “Pri kio vi okupiĝas, estimata sinjoro?” ĉiam respondas: “La vivkondiĉoj implikis min en felietonan reton”, sed mi neniam diras: “Mi estas humoristo.”

Nun mi turnas min al gepatroj. Aŭskultu! Se vi havas malgrandajn infanojn, klopodu ekscii, kiuj ili volas esti, klopodu disvoli en ili ian celadon. Gepatroj! se viaj infanoj estas plenaĝaj, ne malhelpu ilin en iliaj intencoj. Se via Janek de sia junaĝo ne kuracis muŝojn, orfiŝetojn, katojn, — se li ne distranĉas sian pantaloneton, blatojn kaj librojn; se li