Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eĉ ne unufoje venenas per fungoj siajn pli junajn gefratojn, — ne devigu lin, esti kuracisto.

Se via Vacek ne ŝirmas kontraŭ puno sian hundeton aŭ fratinon aŭ servistinon, kiu rompis pormemoran florvazon, restintan de onklina avino, — ne permesu al li, esti advokato, tiom malpli, se li estas verdirema. Alie vi estigas malfeliĉon al vi mem kaj al via idaro.




Printempa kanto

En la homa animo estas unu arĝenta kordo, sur kiu nur unu majstro unu ĉiujaran kanton scias ekludi. Printempo estas tiu majstro, amo — tiu kanto.

Mi sidis sur benko en aleo kaj rigardis freŝajn, helverdajn folietojn, mi observadis homojn kaj birdojn, vigle moviĝantajn, — kaj plenigis min tia kortuŝo, ke mi volis kisi paserojn kaj homojn… Mi eble ne sufiĉe poete tion priskribis, ĉar tio ne estas mia specialeco; tamen — ĉiufoje mi sentis grandan deziron al ĉio vivanta kaj moviĝanta en la mondo.

Apud mi sidiĝis homo kun tre malagrabla eksteraĵo. Li havis senspritan vizaĝon kaj senesprimajn okulojn. Mi baldaŭ eksentis grandan amon al li. “Sinjoro”, mi diris, “mi ne scias, ĉu vi komprenos min. Rigardu: jen la suno elfluas per varmaj radioj, kaj la naturo vekiĝas al vivo. Kune kun ĝi ŝteliris amo en mian koron. En aŭtuno mi eble ne rimarkus vin — nun mi vin amas. Ne grave, ke vi havas malagrablan vizaĝesprimon. Se vi estas malsaĝa aŭ malbona, tio ne estas via kulpo. Donu al mi vian manon kaj rakontu pri viaj edzino kaj infanoj, konfideme parolu al mi pri viaj zorgoj kaj malĝojoj.”