Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malheliganta la klarecon de la sonoj, kiujn printempo ludas sur arĝenta kordo de mia animo. Oh! malfeliĉa, falinta kreaĵo, dronigita...”

“Eh! vi ne trompos min per malsaĝaĵoj — nur rigardu lin...”

Si leviĝis indignoplena, kaj forirante ŝi ĵetis al mi kiel adiaŭdiron nur unu vorton: “idioto!”

Kaj maldolĉo surverŝis mian animon, kaj mi faris al la printempo malĝojan riproĉon: “Oh! printempo, kial vi mensogas?”

Jen sidiĝis sur mia benko du knabinetoj — rideto ornamis iliajn vizaĝojn, ruĝiĝo gajigis ilin. Ilia interparolo certe estis konfidencia, ĉar ili paroletis mallaŭte, kaj la konfidenciaĵoj ŝajne estis ĝojigaj, ĉar ili senĉese ridadis. Helaj sunradioj, verdaĵo de junaj folioj, paseroj kaj tiuj ĉi du kreaĵoj faris idilion, kaj en mia koro pli laŭte eksonis mia printempa kanto.

“Amindaj knabinetoj”, mi malkuraĝe ekparoletis, “permesu al mi, varmigi mian rigidiĝintan koron en la radioj de via maja libereco, por ke degelu la glacio de miaj vivmalesperoj sub la sorĉa brilo de via junaĝo kaj por ke ekbruletu unu fajrero de antaŭaj esperoj. Vi laŭte parolu, mi sidos trankvile kaj aŭdos — eble el seka okulo elfluos kortuŝeca larmo kaj surrosigos mian frunton.”

Mi sciis, ke larmo ne povas flui sur frunton, sed mi sciis ankaŭ, ke ne aŭskultis min sentema orelo de kritikulo, sed freŝa juneco de verdaj folietoj, suno, paseroj kaj tiuj ĉi knabinetoj. Ili min rigardis kortuŝitaj kaj timigitaj, kiam viro subite alproksimiĝis rapidpaŝe kaj, svingante energie sian dikan bastonon, diris: “En hela tago, je tri paŝoj de la gepatroj, havi