Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la kuraĝon, ataki junulinojn — por tio oni devas esti cinikulo plej malbonspeca. Manjo, Zonjo — iru hejmen, sufiĉas jam tiuj promenoj.”

Ekploregis la arĝenta kordo per lasta ĝemanta agordo, kaj mortis mia printempa amkanto. La suno brilis plu sur sennuba ĉielo, sed homoj ne plu estis miaj fratoj — mi ne deziris plu iun bondeziran koron. Oh! kanto! vi faris min elpoŝa ŝtelisto, nervozulo, agento, leprulo, idioto, cinikulo — nur pro tio, ke mi volis proksimiĝi al la homoj…

Leciono pri gramatiko

Vi diras, knaboj, ke vi lernis gramatikon, ke ĝi estas malfacila kaj laŭ via opinio tute ne bezona kaj elpensita por turmento al infanoj? Jen vi tuj konvinkiĝos, ke ne estas tiel, ke kontraŭe gramatiko enhavas multajn interesajn aferojn.

Mi do komencas kaj petas, atente aŭskulti: Ni prenu tute malgrandan infanon, ne ankoraŭ parolantan — suĉinfanon.

Tia infaneto scias jam diferencigi, kio estas por ĝi agrabla kaj kio malagrabla — ĝi aŭ ridetas aŭ ploras aŭ kriegas, kio en ĝia parolmaniero signifas: la nazo ŝvelu al vi, ke vi min forgesis tiel longan tempon! Tia infaneto vidas ĉirkaŭe diversajn objektojn, aŭdas parolojn de plenaĝuloj — ĝi provas mem paroli aaa… ooo…, pri kio ni diras, ke ĝi paroletas, kaj fine ĝi diros: m a m a. Ĝi ripetas tiun ĉi vorton kelkfoje kaj estas kontenta, scii tian saĝaĵon. Ĝi rimarkas, ke tiam ĉiuj ĉirkaŭe ĝojas — kaj jen ĉio moviĝanta estas por ĝi mama — kaj kato kaj