Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

panjo, kaj paĉjo kaj birdo. Ĉar tia etulo vidas nur tion, kio moviĝas, kio iras, eligas sonojn, ĝi nomas per sia mama ĉiujn vivantajn objektojn — tio estas substantivoj vivantaj. El substantivoj nevivantaj la etulo plej rapide lernos diri: papu = manĝado, ĉar manĝi ja ne estas io, kaj vi preferus ankaŭ manĝi, anstataŭ lerni, ĉu ne vere, knaboj?

(“O ne, sinjoro, ni plezure aŭskultas.”)

Kaj tia infaneto scias jam, kiu estas ĝia panjo, kaj atentu, kio okazas: foje ŝi donas al ĝi ion por manĝi, ŝi kantas, lulas ĝin, montras al ĝi belajn, brilajn objektojn, kaj alifoje ŝi koleras pri ĝi, donas iun maldolĉan medikamenton, — kaj tia etulo vidas, ke la sama panjo povas esti diversanima. Krom tio ĝi aŭdas plenaĝulon parolantaj al ĝi ankaŭ diversmaniere, — iufoje oni diras: bela, bela… cacy, cacy, kaj alifoje: be. Cacy signifas por ĝi: kia? malbona, malvarma, maldolĉa. Vidu, kia saĝulo ĝi estas: ĝi konas adjektivojn. Post ne longe oni devos diri al ĝi: estimata sinjoro. (La knaboj ridas.) Vi ne ridu, vi devas scii, ke paroli por tia etulo estas tiel malfacile, kiel por vi fari dividadon en tri ciferojn. Kiom tia mizerulo devas turmentiĝi, antaŭ ol ĝi komprenos, kion oni devas fari per la lipoj kaj per la lango por elparoli unu literon! Vi provu diri “m”, ne fermante la buŝon. Aha! vi vidas; aŭ “b”. En tio vi ankaŭ ne sukcesas. Plej facile estas, diri “a”; vi larĝe malfermas la buŝon, kaj tio sufiĉas. Pli malfacilaj literoj estas “d” kaj “t”. Por elparoli ilin, oni devas ektuŝi la dentojn per la fino de la lango,