Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pli malfacile eĉ estas diri “r” aŭ “ŝ”, kaj vi scias, ke infanoj longe prononcas patjo anstataŭ patro. Vi ne pensas plu pri tiuj malfacilaĵoj, ĉar vi ilin konas. Rigardu nur la etulon, kiu provas butonumi butonon: jen li ne povas ekkapti la truon, jen la butono ekkaptas ion de ĝi, jen ĝi ne volas eniri la truon. Vi ne ridu: la samo estis kun vi — tiel estas kun ĉio en la mondo: plej saĝecaj objektoj ŝajnas facilaj, kiam oni konas ilin — hodiaŭ adicio estas malfacila por vi, kaj morgaŭ ĝi estos facila, hodiaŭ dividado ŝajnas al vi malfacila, kaj morgaŭ vi ĝin komprenos, kaj ĝi estos facila.

Nun ni iom parolos pri la homa lingvo. Vi multe miros, eksciante, ke la homo lingvo vivas, sin nutras, malsaniĝas kaj mortas — ĝi povas esti tre riĉa aŭ tre malriĉa. Aŭskultu: diversaj instruitaj vojaĝantoj veturis en fremdajn, malproksimajn landojn, kaj tie ili rimarkis, ke ekzistas sovaĝuloj, kiuj havas nur tre malmultajn vortojn, ke ilia lingvo estas tre malriĉa — ĝi havas nur kelkajn substantivojn, ĉar oni ja devas nomi iamaniere siajn potojn, tablojn, benkojn kaj aliajn objektojn; ĝi havas ankaŭ kelkajn adjektivojn, ĉar unu poto estas pura, alia — malpura, unu benko estas alta, alia — malalta. Ilia lingvo estas same malriĉa kiel tiu de niaj malgrandaj infanoj. Ju pli saĝa iu popolo estas, ju pli multe ĝi estas instruita, des pli multajn diversajn esprimojn ĝi havas, kaj konstante naskiĝas al ĝi novaj vortoj, kiel ĉe vi naskiĝas fratoj kaj fratinoj. Vi eble demandos min, kiaj novaj vortoj naskiĝis lasttempe? Nu, aŭtomobilo. Iu elpensis veturilon, irantan senĉevale, oni ja devis nomi ĝin — kaj oni