Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nomis ĝin aŭtomobilo — memmoviĝanto. Aeroplano — fluganta en la aero, alie — flugŝipo. Same, antaŭ ol Gutenberg elpensis la presarton, ne ekzistis la vortoj preso, preslitero, presejo, presisto. Sed ne pensu, ke naskiĝas nur substantivoj. Ne, adjektivoj kaj aliaj lingvopartoj ankaŭ naskiĝas.

Ekzistas ekzemple en la pola lingvo du esprimoj: “ami” kaj “ŝati”. Oni amas Dion, patron, patrinon, kaj oni ŝatas hundon, kolegon, konfitaĵon. Estus pli bone, se por konfitaĵo estas alia esprimo ol por kolego. Certe ĝi iam naskiĝos — kaj eble iu el vi elpensos ĝin. Kaj konsideru nun la rusan lingvon — en ĝi estas nur unu sola esprimo: ami. Kaj oni diras: mi amas patron kaj amas kukon.

Kaj alia ekzemplo: vi scias, kio estas scivolemo. Scivolemo estas: enrigardi fremdajn potojn — oni diras, ke tia scivolemo kondukas al la infero. Sed ekzistas alia scivolemo: kio okazas en la mondo, de kie venas diversaj malsanoj, kio estis farata en antikvaj tempoj, pri kio saĝuloj pensas, pri kio libroj parolas. Tia scivolemo kondukas al prudento, al scio kaj al perfekteco. Vidu: la bone scivolemo kaj la malbona nomiĝas egale. Tamen la rusa lingvo estas pli riĉa, ĝi havas du esprimojn: “sciemo” kaj “scivolemo”.

Vi scias, ke ekzistas esprimoj “bonstata” kaj “riĉa”.

Bonstata estas tiu, kiu havas tion, kion li bezonas, kaj riĉa homo havas plion, ol li bezonas, kaj ne sciante, kion fari per mono, li plej ofte faras malsaĝaĵojn. Same la esprimo malriĉa havas nuancojn; malriĉa estas tiu, kiu havas malplion, ol li bezonas, mizera estas tiu, kiu povas nek bone