Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

saniĝi, nek instruigi siajn infanojn, nek tiom manĝi por esti sana kaj forta. Vi vidas, kia esprimriĉeco. Krome alia ekzemplo: prudenta, instruita kaj inteligenta. Ĉu vi iam pripensis, ke oni povas esti instruita kaj samtempe malsaĝa?

Instruita ofte estas tiu, kies gepatroj sendis lin en lernejon kaj pagis por la instruado al li, poste li fariĝis doktoro aŭ advokato kaj hontas pri sia parenco pro lia malriĉeco aŭ kaŭze de tio, ke la parenco ne sidadis inter libroj. Li estas eble tre instruita, sed ankaŭ malsaĝa. Kaj homo prudenta povas tute ne scii legi, sed li agas ĉiam prudente kaj donas iafoje bonan konsilon. Krom tiuj esprimoj oni prunteprenis el la latina lingvo la vorton inteligenta, ĉar ĉiu lingvo havas multajn fremdajn vortojn, ekzemple “amatoro” estas latina, “hundo” — germana, “birdo” — angla, “kontenta” — franca. Ekzistas ankaŭ malnovaj vortoj ne plu uzataj; ili estas kvazaŭ grizaj kaj seriozaj — oni povas aŭdi ilin en preĝejo.

Estas tre interese, kion la lingvo faras por havi el unu vorto multajn aliajn — kiel saĝulo ĝi faris ŝanĝojn — deklinaciojn — el unu vorto. El “libro” ĝi faris: de libro, al libro, libron. El “legi” ĝi faris: mi legis, mi legos — krome: leganto, legejo. Kaj ankoraŭ ne estas fino — ĝi aldonas malgrandan silabon ektra, kaj la signifo ŝanĝiĝas. Mi legis; tio ja ne signifas, ke me scias, kio estas en la fino de libro, sed tralegis signifas, ke mi legis ĝis la fino.

Jen venas homo kaj diras: Oni devas ja fari ian ordigon, alie ni nenion scios. Nun imagu nur tiam