Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

butiketon: harengoj kuŝas kune kun cigaredoj, petrolo troviĝas apud pano, bombonoj apud sapo. Vi venas por aĉeti unu kajeron. Komenciĝas serĉado, — la butikisto diras, ke kajeroj estas tie, lia edzino diras, ke ili estas aliloke. Li koleras pri ŝi, ŝi insultas pri li — ili elverŝas sur sian kapon botelegon da petrolo, faruno ŝutiĝas en ilian nazon, bombonoj falas en vazon de acidaj kukumoj — ili ne scias, kion ili posedas, kio mankas al ili, kion ili devas aĉeti. Kaj homoj, popoloj ja devas scii, kiajn vortojn ili posedas, kion ili bezonas, kion oni devas pruntepreni, kaj kion ili devas jam redoni, por ke ĉiu povu paroli kaj pensi en sia propra lingvo. Ju pli grava io estas por ni, des pli orde ni tion tenas. Vi vidas ordon en apoteko, ĉiu medikamento troviĝas en aparta vazo kun surskribo. La samon decidis fari homoj pri sia lingvo. Ili dividis ĉiujn vortojn laŭspece, ĉiun specon ili metis en aparton tirkeston kaj provizis ĉi tiun je surskribo. Kiel ŝajnas al vi? Ĉu tio estas facila aŭ malfacila laborado?

O, knaboj, tio estas terure malfacila. Sed homoj timas neniun laboradon — ili elpensis telefonon kaj telegrafon, vaporŝipon kaj mikroskopon — tiajn mirigaĵojn, ke se mi komencus rakonti pri ili, vi eĉ ĉesus spiri pro miro. Unue la homoj orde starigis la vortojn kvazaŭ tirkestvice kaj komencis disspecigi ilin — sur unu tirkeston ili skribis: “kiu? kio? Substantivo” kaj metis en ĝin: patrino, tablo, koro, Andreo, suno, Vistulo, amo, alumeto, rivero.

En dua tirkesto troviĝas: “kia? kies? — adjektivo”. Poste ili vidis, ke Vistulo kaj rivero estas kvazaŭ la samo; tamen, se mi diras “rivero”, neniu