Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

scias, pri kiu mi parolas, ĉar estas multe da riveroj en la mondo. Ĉu vi aŭdis pri substantivoj propraj? Pripensu nur, kia bela invento estas tiaj propraj substantivoj. Mi skribas sur koverton: Stanislav Marĉak, Solee No. 20, Warszawa — kaj fino. Kaj kiel mi adresus leteron, se ili ne ekzistus? Respektinda sinjoro kun nigraj lipharoj, havanta du knabojn, el kiuj unu estas granda petolulo, sed bone lernas, en tiu strato, en granda urbo, situanta sur malrekta bordo de larĝa rivero — kaj mi povus tiamaniere skribi longan adreson, kaj poste oni serĉus du jarojn kaj fine enmanigus la leteron al alia sinjoro, ĉar de tiaj urboj kaj larĝaj riveroj kaj stratoj kaj sinjoroj kun nigraj lipharoj ekzistas multegaj en la mondo. Do vi nun scias, kio estas substantivoj propraj.

Mi nun rankontos al vi, karuloj, pri malgranda vorteto — tia malgranda vorteto: kiu. Oni frapas pordon, kaj vi demandas: Kiu frapas? Se ne ekzistus tiu malgrandulo kiu, vi devus demandi: Ĉu frapas Kuzio, ĉu Mania, ĉu onklino, ĉu leterportisto, ĉu almozulo? Kaj la frapinto ĉiam respondas: ne, ne… Kaj vi povus tiamaniere demandadi tri horojn kaj tute ne diveni, vi ekŝvitus kiel muso, ekkolerus, ne manĝus kaj ne enlitiĝus, vi ĉiam nur demandus.

Sed se vi havas la vorteton “kiu”, vi baldaŭ scias. Kiu frapis. Kiu estas pronomo.

Mi jam diris al vi, ke ekzistas en la gramatiko la lingvopartoj, kiuj ŝanĝas siajn finaĵojn — ili estas riĉaj sinjoroj, povantaj el unu vorto fari multajn aliajn. Kaj tia utila konjunkcio aŭ <span title="prepozicio">pre-