Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

<span title="prepozicio">pozicio estas malriĉa - ili ne havas ŝanĝojn. Estas vortoj: el, pri, de, en, kiuj restas tiaj dum la tuta vivo, kvankam ili estas utilaj laborantoj kaj helpantoj. Kaj vi vidas ankaŭ, ke riĉa adjektivo pruntedonas siajn vortojn al adverbo: el “bona” oni faras adverbon “bone”.

La homa lingvo estas kiel maljuna, mistera arbaro, enhavanta laŭtajn kaj gajajn kantojn kaj terurajn, nekonatajn murmurojn, ĝi estas plena da ĝojo kaj de malĝojo, de juneco kaj de morto. En la homa lingvo ekzistas fortaj kaj potencaj vortoj, kvazaŭ kverkoj, suprenlevantaj sin, kiel: kuraĝo, heroo, amo; la vortoj gajaj, kiel: suno, kanto, rido, — vortoj malhelaj, kiel: premo, malnobleco, — vortoj sonantaj kiel alaŭdkanto en ĉielbluo de printempa mateno, aŭ siblantaj kiel venena vipero, aŭ plendantaj kiel ĝemo.

Atentu, infanoj, ke estas vortoj, kiuj per sia tono imitas tion, kion ili esprimas, ekzemple: muĝo, trilo, fajfo, siblo, krako, tondro, ĝemo.

Sed vi demandos eble, pro kio la gramatiko estas bezona? Tial ke sen la gramatiko oni nek povas bone paroli, nek pli bone skribi. Kaj pro kio oni devas paroli kaj skribi senerare, kvankam oni sen tio ankaŭ komprenas? — Ĉar eraro en la lingvo estas kvazaŭ grasa, malbela makulo sur fotografaĵo de patrino, kiun vi amas — kvazaŭ malzorge alkudrita flikaĵo sur vesto, en kiu vi iras kiel gasto por vizito.

Malbone paroli aŭ skribi signifas ofendi kaj dolorigi ĉiujn, kiuj adore konstruadis la lingvon. Ĝi malĝojiĝas, malsaniĝas, se homoj malbone ĝin uzas.

Vi rememoras, kiel mi koleris, kiam unu el vi diris la trian fojon “mia kajero pri aritmetiko”