Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grablajn? Al mi ŝajnas, ke mia memoro ne perfidis min: ni ja efektive ion paroladis pri tiuj ĉi objektoj? »

— Jes, ni paroladis, — respondis la lernanto.

— Kaj, ŝajne, ni ĉiuj estis konsentaj pri tiu ĉi demando?

— Jes.

— Sed, eble, la vero estas vero por aliaj, kaj ne estas vero por ni?

— Ne, la vero estas egala por ĉiuj, kaj por ni ankaŭ.

— Sed, eble, kiam ne aliaj, sed ni devas morti, la vero fariĝas malvero?

— Ne, ho Sokrato, la vero restas vero en ĉiuj cirkonstancoj.

Kiam, tiamaniere, la lernanto konsekvence konsentis je ĉiuj tezoj de Sokrato, la filozofo ridete transiris al la konkludo:

— Sed, en tia okazo, ho mia amiko, ĉu ne sekvas eble, ke mi devas morti? Aŭ ĉu jam mia kapo tiom malfortiĝis, ke mi ne povas fari veran konkludon?... Tiam korektu min, ho bona homo, kaj montru la regulan vojon al mia erarinta penso.

La lernanto kovris la vizaĝon per la mantelo kaj deturnis sin.

— Jes, — diris li, — mi vidas nun, ke vi nepre mortos.

Kaj en tiu ĉi malluma vespero, kiam la maro sin senorde ĵetadis kaj surde bruadis sub la nebulo,