Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

opiniata la plej gaja kaj la plej senzorga el la atenaj junuloj; li adoris nur belecon kaj kliniĝis antaŭ Kliniaso, kiel antaŭ ĝia plej perfekta enkorpiĝo. Sed de kelka tempo, nome de tiam, kiam li fariĝis konato de Sokrato, li perdis la gajecon kaj la senzorgecon, en la amaso do de amikoj de Kliniaso aliaj lin anstataŭis kaj li tion ĉi indiferente rigardis. La gracieco de penso kaj la harmonio de spirito, kiujn li renkontis ĉe Sokrato, ŝajnis nun al li centoble pli altirantaj, ol la gracieco de talio kaj la harmonio de trajtoj ĉe Kliniaso. Per ĉiuj fortoj de sia flamiĝema animo ligiĝis li al tiu, kiu rompis la virgan trankvilecon de lia propra animo, malkovriĝinta por renkonti la unuajn dubojn, kiel la burĝonoj de juna kverko malkovriĝas por renkonti la freŝan printempan venton.

Nun do, en tiuj ĉi maldoĉaj minutoj, li nenie povis trovi trankvilecon,—nek ĉe la doma kameno, nek en la stratoj de la silentiĝinta urbo, nek en la societo de egalopiniaj amikoj. La dioj de la kameno, la domaj kaj popolaj dioj abomeniĝis por li: «Mi ne scias,—diradis li,–ĉu vi estas la plej bonaj el ĉiuj, por kiuj la sennombraj generacioj da popoloj bruligas bonodoraĵojn kaj alportas oferojn. Sed mi ne dubas, ke por vin kontentigi la blinda amaso estingis la helan lumon de la vero, ke por ofero al vi estas alportita la plej bona mortemulo!»

Al Ktezipo ŝajnis, ke la stratoj kaj placoj ankoraŭ pleniĝas de la krioj de maljusta juĝo. Tie