Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dezerto, tra kiu nigraj fendoj volvadis sin, kiel serpentoj, kaj la ŝtonegoj amasiĝis en sovaĝa ĥaosa senordo.

Ŝajne ĉiuj gajaj dioj, vivantaj en verdaj arbaroj, en sonorantaj riveretoj kaj en montaj fendoj, forkuris por eterne el tiu ĉi dezerto, nur la sola granda mistera Pano kaŝis sin ie proksime en la ĥaoso de la naturo kaj akrevide per mokanta okulo observas lin, sensignifan formikon, kiu ankoraŭ antaŭ tiom nelonge vokadis arogante al la sekreto de la mondo kaj de la morto. Kaj blinda nekonsideranta teruro disverŝadis sin jam en la animo de Ktezipo, kiel la maro kovras per la akvo de bruanta alfluo la rokojn apud la bordo…

Ĉu ĝi estis sonĝo, ĉu efektivaĵo, ĉu malkaŝiĝo de dio nekonata, sed Ktezipo nur eksentis, ke unu minuto ankoraŭ — kaj la limo de l’vivo estos transirita kaj lia animo estos dissolvita en tiu ĉi oceano da senlima, senforma teruro, kiel en malluma kaj malkvieta nokto la guto de pluvo dissolviĝas en ondo de l’griza oceano. Sed en tiu ĉi minuto li subite ekaŭdis voĉojn, kiuj ŝajnis al li konataj, kaj liaj okuloj diferencigis ĉe lumo de l’fulmo sentondra la homajn figurojn.