— Ho amiko! Sed se tiom malfacile estas por vi en tiu ĉi loko, kial vi ne iras en alian?
— Ho Sokrato! mi miras vin kiel vi povas iri, ne vidante celon, mi do… En profunda malĝojo sidas mi tie ĉi kaj ploras pri la ĝojoj de la vivo, kiu transflugis tiom rapide.
— Amiko Elpidio! mi ekaperis simile al vi en tiu ĉi mallumo, kiam la lumo de l’tera vivo estingiĝis en miaj okuloj. Sed voĉo diris al mi: «Iru, Sokrato, en novan vojon, ne perdante tempon», — kaj mi ekiris.
— Sed kien vi ris, ho Sokrato? Tie ĉi forestas vojo ebenbatita, estas nenia hermeso [1], nenia radosigno, eĉ nenia radio de lumo. Nur ĥaoso de ŝtonoj, mallumo kaj nebuloj…
— Ĝi estas vero. Sed, ho amiko Elpidio, konvinkinte vin je tiu ĉi malgaja vero, ĉu vi ne demandos vin: kio premas la plej multe vian animon?
— Sendube, tiu ĉi terura mallumo.
— Oni devas sekve iri renkonte al la lumo. Ĉu vi ne rimarkadis, ke la suproj ĉiam estas lumigataj la unuaj per radioj? Tial mi diris al mi: «kredeble la granda leĝo konsistas en tio, ke la mortemaj mem serĉu en mallumo la vojojn al la fonto
de l’vivo. Sciante nenion pli difinitan, iru, ho Sokrato
- ↑ Tiel nomiĝis ĉe la antikvaj Grekoj la monumentoj de Hermeso (Merkurio), kiuj estis metitaj sur la vojoj, ordinare sur la renkontoj de vojoj. Rim. de la traduk.