Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj la popolo, en atako de kruela ĉagreno, ekdeziris liberigi sin de sia tabano. «Eble la denuncistoj Melito kaj Anito ambaŭ ne estis pravaj,—diradis la urbanoj, disirante de la placo post la juĝa decido.—Kio do, fine, ĝi estas kaj kien li iras? Li multobligas konfuzojn, li detruas opiniojn, firme konfirmitajn de la centjaroj, li parolas pri novaj virtoj, eksciotaj kaj serĉotaj, li parolas pri diaĵo, kiu por ni ankoraŭ ne estas konata. Aroganta, li opinias sin pli saĝa, ol la dioj!… Ne, estas pli trankvile por ni returniĝi al la antikvaj bone konataj dioj. Ni eĉ supozu, ke ili ne ĉiam estas justaj, ni supozu, ke iam kaj iam ili ekflamas de maljusta kolero kaj alifoje de malpia volupto eĉ al la virinoj de mortontoj. Sed ĉu ne kun ili vivis niaj prapatroj en anima trankvileco, ĉu ne per ilia helpo ili faradis glorajn heroaĵojn? Nun do la figuroj de la olimpanoj mallumiĝis kaj la antikva virtaro estas disŝancelita. Kio de estos plue, kaj ĉu oni ne devas per unu ekbato fari finon al la malpia saĝeco?»

Tiel diradis unu al la alia la atenanoj, disirante de la placo sub la kovrilo de l’blua vespero. Ili decidis mortigi la malkvietan tabanon, esperante, ke de tiu ĉi momento la vizaĝoj de l’dioj denove eklumiĝos. Estas vere, ke en la imago de la urbanoj iam kaj iam aperadis la kvieta figuro de la strangulo-filozofo, iam kaj iam ili ekmemoris, kiel kuraĝe li dividis kun ili apud Potideo la laborojn kaj danĝerojn, kiel li sola defendis ili meme de