Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

l’hontego pro la maljusta ekzekuto de la militestroj post la venko arginuza: kiel li sola, demandante sur la placoj pri la paŝtistoj kaj ŝafoj, ekkuraĝis laŭtigi la voĉon kontraŭ la tiranoj, mortigintaj mil kvincent regnanojn. Li parolis: « Ĉu ne tiu paŝtisto rajte nomiĝas bona, kiu multobligas kaj gardas sian aron? Aŭ, kontraŭe, bonaj paŝtistoj estas alvokitaj por malgrandigi la nombron de la ŝafoj kaj por dispeli ilin, bonaj do estroj — por fari tion saman rilate la regnanojn? Esploru ni, atenanoj, tiun ĉi demandon! » Kaj pro la demando de la soleca senarmita filozofo la vizaĝoj de l’tiranoj paliĝis kaj la okuloj de la junuloj ekbruligis per la fajro de indigno kaj honesta kolero…

Kiam la atenanoj, disirante de l’placo post la juĝa decido, ekmemoris ĉion tion ĉi, tiam iliaj koroj estis ekpremitaj de neklara dubo: « ĉu ni eble ne faris kruelan maljuston al la filo de Sofronisko? » Sed tiam la bonaj atenanoj rigardis al la haveno kaj al la maro. Ĉe la lumo de l’ĉielruĝo, kiu malrapide estingiĝis, ankoraŭ briletis malproksime en blua maro la purpuraj veloj de la akrabrusta ŝipo de l’delosaj festoj. La ŝipo foriris de l’haveno tiun ĉi tagon kaj revenos nur post unu monato, kaj ĝis tiam en Atenoj ne povas esti elverŝita la sango de kulpa homo, nek de la senkulpa. Monato do havas multajn tagojn kaj ankoraŭ pli multajn horojn. Kiu malhelpos al la filo de Sofronisko, se li estas senkulpe kondamnita, forkuri el la malliberejo, kaj