Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la multaj amikoj sendube eĉ helpos? Ĉu al la riĉa Platono, Esĥino kaj al la aliaj estos tiom malfacile subaĉeti la malliberejajn gardantojn? Tiam la malkvieta tabano forflugos el Atenoj al la tesalujaj barbaroj, aŭ Peloponeson, aŭ eĉ pli malproksimen… Egiptujon. Atenoj ne ekaŭdos pli liajn trudajn parolojn kaj tiu ĉi morto ne ŝarĝos la konsciencon de la bonaj urbanoj. Kaj ĉio tiamaniere fariĝos por la komuna feliĉo.

Tiel multaj konsideris silente en tiu ĉi vespero, laŭdante la saĝon de la popolo kaj de la heliastoj[1], sekrete do esperante, ke la maltrankvila filozofo foriĝos el Atenoj, forkuros de la cikuto al barbaroj, liberigante la kunurbanojn unutempe de si kaj de riproĉoj de la konscienco pro la senkulpa morto.

Tridek du fojojn post tio eliris la suno el la oceano kaj ree trempiĝis en ĝi, kaj tridek du tagoj restis malpli ĝis la tago, kiam la atenanoj alportis kiel oferon de sia vekiĝinta konscienco la abomenajn kulpigintojn Aniton kaj Meliton, por Sokrato do decidis konstrui monumenton. La ŝipo revenis el Deloso kaj, kvazaŭ hontante pro la hejma urbo, staris en la haveno kun malgaje defalintaj veloj. En la ĉielo forestis la luno, la maro ondadis

sub multepeza nebulo kaj la fajroj sur la monte-

  1. Heliastoj en antikvaj Atenoj estis membroj de juĝo de helios’ (=de suno), kiuj ordinare kunvenadis ĉe eliro de la suno kaj disiradis ĉe ĝia subiro. Rim. de la traduk.