Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

toj lumetis tra la malhelaĵo kiel fermetataj okuloj de homoj, atakitaj de honto.

La obstina Sokrato ne kompatis la konsciencon de la bonaj atenanoj. « Ni diru al ni reciproke adiaŭ! Vi iru al viaj kamenoj kaj mi iros morti, — diris li al la juĝistoj post la kondamno. — Mi ne scias, ho amikoj, kiu el ni elektas por si pli bonan sorton ». Kiam la limtempo de l' reveno de la ŝipo komencis proksimiĝi, multaj urbanoj eksentis malkvieton. Ĉu efektive tiu ĉi obstinulo mortos? Kaj ili komencis hontigi Esĥinon, Fedonon, kaj aliajn lernantojn kaj amikojn de Sokrato, instigante ilian fervoron: « Ĉu efektive vi permesos, — diradis ili kun morda riproĉo, — ke via instruisto mortu? Aŭ vi domaĝas kelkajn minojn[1] por subaĉeti la gardantojn? » Vane Kritono petadis Sokraton konsenti forkuron kaj maldolĉe plendis, ke la komuna famo riproĉas ilin pro manko de amikeco kaj pro avareco, — la obstina filozofo ne ekdeziris fari plezuron al siaj lernantoj, nek al la bona atena popolo. « Esploru ni tiun ĉi demandon, — diradis li. — Se montriĝos, ke mi devas forkuri, — mi forkuros; se do mi devos morti, — mi mortos. Ekmemoru ni, kion ni diradis pli frue pri justeco, pri vivo kaj pri morto. Ĉu ni ne diradis, ke ne morto, sed malvero devas timigi la saĝan homon? Ĉu estas juste, ke ni plenumu la leĝojn, metitajn de ni mem, ĝis ili estas agrablaj por ni persone, kaj ke ni rompu la mala-

  1. Greka monero. Rim. de la tradukinto.