Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ENKONDUKO.
Principoj por fakvortaro.

La ĉefa tezo, pri kiu fak-vortaristo devas atenti estas:

La faka lingvo ne estas aparta idiomo, sed nur parto de la tuta lingvo, propra al speciala ideosfero.

Sekve de tio la faka lingvo devas konformiĝi al la naturaj principoj de la komuna lingvo, antaŭ ol fakaj konsideroj povas havi iun rilaton al ĝia disvolvigo.

La faklingvisto do ne povas nei la necesecon, konsideri la tri sekvantajn principojn, el kiuj du jam apartenas al la komuna lingvo:

1. la principo de sufiĉo
2. la principo de neceso
3. la principo de oportuneco

La du unuaj jam estas ĝenerale rekonitaj. La tria naskiĝas el la praktiko mem, kiu celas, per minimumo da forto atingi maksimumon da rezulto. Ne nur en la lingvo de l’ komercisto, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj kampoj de l’ faklingvo ĝi povas esti konsiderata kiel ekonomia faktoro. El ĝi rezultas la jenaj konsideroj: