Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj festoj. Trankvile kaj pace, en kontento kaj gloro, pasas de tiu-ĉi tempo lia vivo de senparenca fraŭlo, en rondo de la plej alta societo kaj de kelkaj literaturaj amikoj. En 1838 jaro li, unua el rusaj verkistoj, estis honorigita per solena festado okaze de kvindekjara jubileo de lia verkista agado, kaj, laŭ ordono de l’imperiestro Nikolao Pavloviĉ, estis preparita pro lia honoro eĉ la medalo.

La 9-an de Novembro 1814 Krilov mortis en 76-jara aĝo,–kun grandaj honorigoj estis enterigita en Aleksandro—Neva monahejo, kaj en 1856 jaro al «aveto» (tiel nomis lin liaj adorantoj) estis konstruita en Peterburgo, en la Somera ĝardeno, la belega monumento (laboro de l’fama skulptisto barono Klodt), sur kiu estis skulptitaj diversaj bestoj el la fabloj de l’verkisto.

De 1805 ĝis 1844 jaro, sekve preskaŭ dum 40 jaroj, Krilov verkis proksimume 200 fablojn, t. e. po kvin fabloj ĉiujare. Certe, ĉe tiel granda talento, kian havis Krilov, če libertempo kaj feliĉaj cirkonstancoj, en kiuj li estis verkanta, ni povas nur domaĝi, ke li verkis tiel malmulte; sed malgranda libreto de liaj fabloj starigis lin samrangen kun la plej famaj rusaj verkistoj.