Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La fabloj de Krilov estas tute vivaj bonegaj rakontoj, ne sole serĉaj, sed ofte malĝojaj, devigantaj gelegantojn konsideradi, kaj ĉiam interesaj. Sed la plej grava en la fabloj de Krilov estas la popola rusa lingvo kaj prezentado per vivaj figuroj de rusaj homoj, de iliaj moroj, ideoj, virtoj kaj malvirtoj, kiuj estas prezentitaj kun granda amo al sia patrujo, tiel, ke laŭ tiuj-ĉi fabloj ni de infaneco komencas koni kaj ami rusan homon. Per tiel simpla popola lingvo antaŭ Krilov neniu skribis en Rusujo, same kiel neniu prezentis ĝustan rusan vivon popolan kun ĝia simpla viva saĝeco. En la fabloj de Krilov ĉiu plenaĝulo kaj infano antaŭ cio trovas la amuzon kaj plezuron, kaj kune kun tio ricevas nerimarkeble ankaŭ la grandegan utilon, konatiĝante kun la patruja vivo kaj ricevante bonan instruadon.