Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al ŝi fianĉoj povas plaĉi jam neniel.
Foriris la fianĉoj, iom ŝi atendis
Kaj novajn svatistinojn sendis;
Sed la fianĉoj estis tute jam aliaj.
«Ho, malsaĝuloj kiaj!»
Fraŭlino diras: «ĉu mi ilin ami povas?
Nu, certe, ili tute vane provas!
Rifuzis ĝustajn mi belulojn,
Kaj nun mi ree kiun vidas?
Ĉu vi povas mi elekti tiujn-ĉi strangulojn?
Mi edziniĝi dume tute ne rapidas,—
Fraŭlina vivo min ĝis nun neniom ŝarĝis:
Mi tage estas gaja, dormas mi trankvile,
Kaj edziniĝi, certe, estas tre facile».
Kaj ankaŭ tiuj-ĉi fornaĝis.
Kaj jen, post tiu-ĉi rifuzo
Jam la fianĉoj ĉiuj estas en konfuzo.
Jen unu jaro pasis,
Kaj ĉiuj ŝin forlasis;
Ankoraŭ kaj ankoraŭ unu jar’ forpasis:
Neniu iras svatistino.
Fraŭlino nia estas jam maturfaŭlino.
La amikinojn ŝi kalkulas
(Enue ŝia temp’ sin rulas):
Jen unu, dua edziniĝi jam sukcesis,
Kaj ĉiuj kvazaŭ ŝin forgesis.
Malĝojo kaptis belulinon nian.
Rigardis ŝi,—kaj la spegul’ al ŝi raportas,